Pri ni
Esperanto-Asocio de Irlando (EAI) estas la nacia organizaĵo por esperantistoj en Irlando. Ĝia ĉefa celo estas antaŭenigi la uzadon de Esperanto kiel neŭtrala, facile lernebla internacia lingvo kaj subteni la lokan kaj tutmondan Esperanto-komunumon.
EAI estas politike neŭtrala, krom pri aferoj rekte rilataj al sia celo. Ĝi estas la oficiala landa asocio de Universala Esperanto-Asocio, kies sidejo troviĝas en Roterdamo, Nederlando.
Nia vidpunkto
EAI rekonas, ke informado pri Esperanto ofte malaperas en pli larĝaj diskutoj pri internacia komunikado. Multaj irlandanoj supozas, ke la angla jam sufiĉe plenumas la rolon de komuna lingvo. Oni ofte mencias ĝian uzadon en turismo, edukado, komerco kaj en internaciaj rilatoj.
Tamen, tia situacio ne estas neŭtrala: ĝi kreas strukturon, kiu privilegias denaskajn anglalingvanojn kaj trudigas al aliaj la neceson longtempe lerni tre malfacilan lingvon sen rekta kompenso. Tutmondaj ekonomiaj kaj politikaj fortoj subtenas tiun malegalecon, ofte sen demokatia kontrolo.
Simile, Irlandon mem longe trafis lingva neegaleco: la irlanda lingvo preskaŭ malaperis kaj postulas daŭran, konscian subtenon por konserviĝi kaj disvolviĝi. Pro tio EAI opinias, ke estas valore diskuti pri justa, pli ekvilibra lingva politiko en la mondo.
Niaj principoj
Por kompreni kaj klarigi ĉi tiujn temojn, EAI referencas al dokumentoj kiel la Manifesto de Prago, kiu priskribas la principojn de lingva demokratio kaj kultura egaleco. Ni ankaŭ uzas nian retejon por montri konkretajn ekzemplojn de lingva neegaleco tutmonde kaj por prezenti Esperanton kiel praktikan alternativon.