PRINTEMPA PURIGADO
tradukis Liam Ó Cuirc.
La radŝpinilo en la subtegmento moviĝis.
Ĝi ekkriis:
"
Mi estas en ĉi tiu domo duoncent
jarojn. Mi bonfaris. Mi ŝpinis vestojn kaj
lintolon por bonaj geviroj. Ne permesu, ke oni min
elĵetu."
La tenilrompita taso ĉe la supro de la
telerbretaro saltis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.
Mi bonfaris. Bonaj geviroj trinkis el mi. Ne
permesu, ke oni min elĵetu."
La transaĵrompita tablo ĉe la muro
balanciĝis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.
Mi bonfaris. Bonaj geviroj manĝis ĉe mi. Ne
permesu, ke oni min elĵetu."
La pintrompita prenilo ĉe la fajrejo
kapkliniĝis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.
Mi bonfaris. Mi ekbruligis kaj plilongigis fajrojn
por bonaj geviroj. Ne permesu ke oni min elĵetu."
La krurrompita tabureto apud la kameno
riverencis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.
Mi bonfaris. Bonaj geviroj ripozis sur mi. Ne
permesu, ke oni min elĵetu."
La spegulo vitrorompita sur la muro sin
klinis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.
Mi bonfaris. Bonaj geviroj sin vidis en mi. Ne
permesu, ke oni min elĵetu."
La lulilo flankrompita en angulo de la
ĉambro malmoliĝis. Ĝi ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.
Mi bonfaris. Bonaj geviroj luliĝis en mi. Ne permesu,
ke oni min elĵetu."
La maljuna dommastrino, spirrompita,
korrompita, ĉe la kamena anguleto rigidiĝis. Ŝi
ekkriis:
"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.
Mi bonfaris. Mi naskis bonajn gevirojn. Ne
permesu, ke la novedzino de ĉi tiu domo min elĵetu."