LA SVATIĜO DE PEIG
tradukis Liam Ó Cuirc
(Peig Sayers naskiĝis en Graflando Kerry, en la sudo de
Irlando, sur la ĉeftero. Post edziniĝo ŝi loĝis sur la
insulo Granda Blasket, en la Atlanta Oceano, la plej
okcidenta insulo de Eŭropo)
Sabaton en la komenco de la Granda Fastatempo Séan estis en Daingean
kaj reveninte hejmen li diris al mi ke li havas novaĵon.
"Kio estas la novaĵo?" mi diris.
"Svatrakonto, fraŭlino!" diris li.
"Ho, Ĉiopova Dio! Kiu estas la viro?" mi diris.
"Insulano," diris li, "Junulo ĝentila, honesta, kaj
ankaŭ
bona viro. Mi esperas, ke vi faros kiel mi konsilos. Li venos al ni
iun nokton."
Je tiu tempo tiel staris mia rilato kun mia frato Séan,
ke se li dirus al mi ke mi iru dreni la maron, mi farus laŭ lia konsilo. Ne estis iu alia vivanta tiutempe kiun mi pli
ŝatis al Séan.
Post tri noktoj envenis tri viroj tra la pordo. Oni varme
bonvenigis ilin. Mia patro ne sciis, ke ili estas venontaj, sed li
bone sciis kial ili venis. Post nelonge iu el ili eltiris el sia poŝo
maldikkolan botelon. Sekvis botelo kaj alia botelo ĝis ili estis drinkintaj
sufiĉon, kaj intertempe ne mankis al ili la babilado. Mi mem ne diris
vorton sed kaŝe rigardis al la junuloj de sub miaj okulharoj. Mi ne
povis eltrovi kiu el la tri serĉadis min, ĉar mi ne konis iun el ili. Mi ne povis elekti inter ili.
Ĉiu el ili estus tro bona por mi eĉ se mi
estus sepfoje pli bona ol mi troviĝas.
Ne sekvis granda prokrasto ĝis finiĝis la svatado. Audiĝis nur "Ni progresu" kaj "Mi estas kontenta". Mia patro transvenis
al mi.
"Levu la kapon", li diris. "Ĉu vi iros al la Insulo?"
"Mi tute ne konas la Insulanojn," mi diris, "sed vi bone
konas ilin, kaj tio kio plaĉas al vi, plaĉas al mi. Mi iros tien,
kien vi diros al mi."'
"Dio estu kun vi!" li diris.
La interkonsento estis farita kaj Padraig Ó Guithín kaj mi
estis geedziĝontaj post kelkaj tagoj.