|
AN
CÓMHRAC AG AN ÁTH
ón Táin Bó Cuailigne
An Táin Bó Cuailigne
(la Bovrabado de Cuailigne) estas la plej antikva epopeo en
okcidenta Europo.
La plej fruaj skribitaj versioj de ĉi tiu irlanda popolrakonto
troviĝas en manustriptoj de la 7-a kaj 8-a jarcentoj p K. Tiam
ĝi estis jam tradicia legendo.
Ĉi tiu eltiraĵo estas el 'Hundo de Ulstero', Esperanto
traduko de la 'Táin', ne rekte el la gaela sed el diversaj
anglaj versioj de la rakonto.
Kuhulano, la 'Hundo de Ulstero', defendante Ulsteron kontraŭ
ĝiaj malamikoj el Konaĥto, frontas Ferdion, sian plej amatan
amikon.
|
|
|
LA BATALO ĈE LA VADEJO
tradukis Joy Davies
Je sunleviĝo la du herooj renkontiĝis.
Malgaje ili salutis unu la alian. "Kial vi venis?"
Kuhulano demandis. "Ĉu vi ne memoras tion kiel ni loĝis kune
ĉe Skata; kune ni ĉasis; kune ni lernis
militartojn?" "Estus pli bone ne paroli pri nia amikeco.
Nun ni parolu pri nia devo" respondis Ferdio. "Do, estu
tiel. Elektu kiajn armilojn ni uzu."
Ferdio elektis la malpezajn ĵetlancojn. Dum la tuta
mateno lancoj zumis kiel libeloj de unu flanko de la vadejo al
la alia. Sed egale rapide flirtis iliaj ŝildoj kaj neniu
el ili povis eĉ grati la alian. Posttagmeze ill elektis
pli pezajn lancojn bronzpintajn. Nun ĉiu sukcesis vundi
la kontraŭulon egale sed ne grave. Je sunsubiro laŭ
interkonsento ili ĉesis batali. Doninte siajn armilojn
al sia ĉaristo, la du batalintoj brakumis unu la alian.
Tiun nokton ill dividis inter si sian mangaĵon kaj dormis
flank' ĉe flanke apud la fajro. Je tagiĝo ili leviĝis
kaj reiris al la vadejo. Nun Kuhulano elektis uzi la
ĉarojn. Per larĝklingaj glavoj ili bataladis de mateno
ĝis vespero. Apenaŭ povis stari la ĉaristoj, kaj la
ĉevaloj sanceliĝis pro lacego kiam la du ĉampionoj
flankenĵetis siajn armilojn. Denove unu lavis la vundojn
de la alia kaj ili dormis kune ĉe la fajro....
La kvaran matenon ili sin preparis kaj Ferdio sciis ke hodiaŭ
okazos la fina batalo. Li vestis sin zorge per silka
tuniko. Tiam li ligis grandan ŝtonon sur la ventro kaj
sur tion metis feran antaŭtukon. Defie li iris al sia
flanko de la vadejo. Ĉe la ulstera flanko Kuhulano dins
al sia ĉaristo "Se hodiaŭ mi cedos antaŭ Ferdio vi moku kaj
hontigu min." Kaj li iris fronti Ferdion. La tutan
matenon ili strebis per lancoj kaj neniu povis venki la alian.
Posttagmeze ili batalis per glavoj. Tiufoje Kuhulano saltis
kaj penis trafi Ferdion sub lia ŝildo. Ĉlufoje Ferdio
forbatis lin per la ŝildo kaj lin ĵetis en profundan akvon.
Tion vidante, la ĉaristo mokis la Hundon, ke li estas sendenta
hundido. La mokado frenezigis Kuhulanon, por ke la
batalfuriozo venu al li. Li prenis la teruran lancon,
Gej-Bolgon. Alte li saltis kaj batis malsupren tiel
forte, ke Gej-Bolgo frakasis la grandan ŝtonon, traboris la
kirason de Ferdio kaj penetris profunde en lian koron.
Tiel finiĝis la batalo ĉe la vadejo.
|