Pasporta Servo: Internacia gastiga servo per Esperanto
Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Por tio, la gasto devas nur posedi la aktualan adreslibron (kaj paroli Esperanton). La adreslibro 2010 ekz-e enhavis 1450 gastigantojn en 91 landoj.

La gastigantoj indikas la kondiĉojn, ekz-e pri nefumado, aŭ la nombro da gastoj aŭ tranoktoj, kaj povas mencii diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj, atingebleco kaj simile. Gastigantoj ĝuas akcepti homojn de diversaj landoj, gastoj ĝuas senpagan restadon, kaj ili facile interkomunikas per Pasporta Servo. Ofte, gastigantoj helpas al gastoj pri transportado, ekkoni la lokon ktp.
Notu, ke la Pasporta Servo ne estas parto de la Esperanto-Asocio de Irlando aŭ de iu alia landa aŭ faka asocio.
