El la Antaŭparolo
Pasis jam pli ol kvardek jaroj post la unua eldono en la serio Teach Yourself. Dum tiu tempo diversmaniere ŝanĝiĝis kaj la angla lingvo kaj Esperanto. La nuna nova eldono laŭeble spegulas tiun duflankan evoluon same per la aldono de novaj kapvortoj kiel ankaŭ per multaj aliaj ŝanĝoj kaj plibonigoj.
Antaŭ kvardek jaroj la komputiloj estis ankoraŭ en sia infanaĝo. Ne ekzistis la Interreto.

Mi kaptis la okazon por pli bone provizi por la usona kaj internacia angla lingvo. Tiucele mi aldonis tiajn novajn kapvortojn kiel cilantro, maven, mononucleosis kajzucchini. Krome mi almetis usonajn signifojn de vortoj jam troviĝantaj en la vortaro, ekzemple muffler paralele kun la brita silencer (dampilo de aŭtoellaso).
Gravan sentoŝanĝon inter Esperanto-parolantoj en la lastaj jaroj inspiris la verko de Claude Piron, La Bona Lingvo. Oni pli forte sentas la dezirindecon ekspluati la latentajn kapablojn de la ekzistanta radikprovizo de la lingvo, prefere ol krei novan vortmaterialon el la franca aŭ aliaj eŭropaj lingvoj. Tiu dilemo ekzistas en Esperanto jam de la plej fruaj tagoj. Ĉu sufiĉis diri malsanulejo, aŭ oni bezonis unuradikan neologismon hospitalo? Ĉu ni parolu pri la dekdufingra intesto (kiel oni nomas ĝin en multaj lingvoj, sed ne en la angla), aŭ ĉu ni bezonas duodeno? Ĉu diri stelfiguro aŭ konstelacio? (Nek duoden/ nek konstelaci/ apartenas al la oficiala radikaro aprobita de la Akademio de Esperanto.) En la angla-Esperanta parto mi decidis ĉe diversaj tiaj punktoj ankoraŭ ne stabilaj doni ambaŭ eblecojn, por ke la uzanto elektu mem inter ili. Ĉe aliaj, mi donis nur mian propran rekomendon. En la Esperanta-angla parto mi pli libere allasis radikojn kiujn Piron (kaj eble ankaŭ mi) opinius evitindaj. Kelkajn mi markis per la signo ☹ (‘evitinda’), al aliaj mi aldonis alternativajn formojn en rektaj krampoj.
Por la formo kaj signifo de Esperantaj radikoj mi ordinare sekvas la normdonan verkon Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (Parizo: SAT). Tamen ne konvinkis min la decido de PIV ŝanĝi diversajn establitajn biologiajn terminojn por akordiĝi kun la scienclatina nomaro. Ekzemple, mi konservas la Fundamentajnalcion/o kaj cipres/o, rezistante la novajn alced/o kaj kupres/o. Cerb/o restucerb/o, ne cerebr/o.
