Novaj Tekstiloj
Dum longa tempo estas diversaj metodoj uzi esperantajn literojn en retaj paĝoj kaj mesaĝoj. Eĉ eblas uzi Google kaj Facebook kun ioma Esperanta medio. Multaj konsideras la klavarsistemon 'Ek' la plej bona por Windows. Ĝin kreis Jurij Finkel. Nun en versio 3.9 ĝi bone funkcias kun la plej lasta Windows 7. Sed komputiloj nun aperas en multe pli malgrandaj formatoj, libra kaj poŝa. Klavaroj specialaj ekzistas ankaŭ por ĉi tiuj. Se vi uzas poŝtelefonon de la speco "Android" provu la sistemon AnySoftKeyboard. Nia kolego Aaron Irvine kunrespondecas pri la Esperanta versio. Ĝi bele funkcias.
* * * *
ĈEFVERKO de AULD

Garbhan MacAoidh ĵus eldonis sian novan libron “William Auld – Master Poet of Esperanto”, kiu enhavas tri tradukojn (anglan redaktitan de István Ertl, skotan kaj gaelan, kun abundaj notoj) de la ĉefverko en Esperanto de William Auld, nome “La Infana Raso”. Ĝis nun la tradukojn oni povis legi nur interrete, en la paĝoj de la retejo de la Akademio Literatura de Esperanto (www.everk.it), sed nun oni povas aĉeti ilin en luksa eldono (279 paĝoj, malmola kovrilo) de www.lulu.com, serĉante laŭ: Books – Title – Author – Ireland - English.
Prezo: €18.37 + sendokosto. Ju pli multe da ekzempleroj oni mendas, des malpli la sendokosto.
* * * *
LA ARTO LABORI KUNE
Aperis en januaro 2010 granda festlibro por Humphrey Tonkin, iama prezidanto de la UEA kaj gvidanta laboranto dum sia tuta kariero. Pli ol naŭcent-paga ĝi enhavas eseojn pri lingvopolitiko kaj lingvoplanado, interlingvistiko, esperantologio, historio, movada komunumo, apliko, literaturo, kaj strategio. Ankaŭ enestas kelkaj anekdotoj kaj rememoroj kaj detala bibliografio. Recenzo sekvas baldaŭ
