Defiaj Paĝoj
Mallonga
Historio de la
Esperanta Movado en Irlando
kun suplemento ĝis 2002
Anagramoj
Vida indekso pri
Esperanto en Interreto
Tiuj ĉi paĝoj havas plurajn celojn
informi
esperantistojn lokajn kaj alilandajn pri
eventoj en Irlando kaj tra la mondo, kiuj rilatas al la celoj kaj
kulturo de
la neŭtrala lingvo tutmonda Esperanto
prezenti la lingvon kaj kulturon de Esperanto al
homoj en kaj ekster Irlando, kiuj komprenas Esperanton
prezenti Irlandon kaj ĝian kulturon al
alilandanoj,
kiuj uzas Esperanton
partopreni kaj speguli la kreskantan mondon
esperantlingvan en la interreto
servi kiel komuna spaco, kie
povas kunlabori la anoj de la Asocio. |

Google festas la 150-an datrevenon de la naskiĝo de Dro L L Zamenhof, 15-an de decembro 2009
++++++++++++++++++++++++++++++++++++
ĈEFVERKO de AULD
Garbhan MacAoidh ĵus eldonis, pere de la entrepreno Lulu, sian novan libron “William Auld – Master Poet of Esperanto”, kiu enhavas tri tradukojn (anglan, skotan kaj gaelan) de la ĉefverko en Esperanto de William Auld, nome “La Infana Raso”. Ĝis nun la tradukojn oni povis legi nur rete, en la paĝoj de la retejo de la Akademio Literatura de Esperanto (www.everk.it), sed nun oni povas aĉeti ilin en papera formo (malmola kovrilo kun “libroĉemizo) de www.lulu.com, serĉante laŭ: Books – Title – Author – Ireland - English. Ju pli multe da ekzempleroj oni mendas, des malpli kosta ĝi fariĝas.

. |
| Vidu niajn
detalojn pri la Pasporta Servo en la insulo Irlando |
|
|

|
Notico el Tullamore
Lastatempe ni en Tullamore okupiĝas per reta
eldonado. Kiel omaĝo al la antaŭnelonge forpasinta elstara
esperanta poeto William Auld, ni (fakte Girvan McKay, kun
kunlaboro de la hungara verkisto Istvan Ertl) angligis la longan
poemon "La infana raso", ĉefverko de Auld. Laŭ sugesto de iu
membro de la Brita Esperanto-Asocio, Girvan plie tradukis la
saman verkon en la skotan, kaj poste li faris version en la
skotgaela lingvo. La tri versioj, kun kun aliaj nacilingvaj
tradukoj de "La infana raso", oni povas legi surrete ĉe la
retejo de EVA, la Esperantlingva Verkista Asocio. Lastatempe,
Girvan eldonis, pere de la eldonejo Lulu en Usono, lernolibron
pri la skota lingvo kun ampleksa apendico en Esperanto. Ĝi
povas esti rete aĉetita en libra formo, kaj/aŭ elŝutita de www.lulu.com. |
|
|

La Vikipedio en
Esperanto estas rete konstruata enciklopedio. La Esperanto-versio komenciĝis en novembro 2001,
kaj temas nun pri 120 000 artikoloj. Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto — povas redakti ĉiun artikolon, ĉu korekti tajperaron, ĉu verki tutan artikolon. |
Lastatempaj Aldonoj
Iom post iom ni aldonas novajn paĝojn, do re-vizitu la paĝaron de tempo al tempo.
La butono 'Enhavo' montros tutan mapon. La butono 'Novaj Paĝoj' montros
nur tiujn.
Se vi volas komuniki, uzu la
adresliston.
Por
trovi paĝojn en la
angla
lingvo, alklaku la butonon Bonvenon kaj
poste alklaku la eron anglalingvaj paĝoj
aŭ
alklaku la
verdan mapeton de
Irlando en la maldekstra angulo kaj
poste la anglalingvan nomon de la Asocio!
Simile por
irlandlingvaj
paĝoj. |
|
|
|
Novaj Paĝoj por EAI
Ni bezonas novan pli allogan paĝaron kaj ni priparolis pri tio kelkfoje.
Mi proponas uzi jam ekzistan paĝaron *ipernity.com*.
Kio estas la ipernity? Legu ĉi tiun priskribon de ipernity el la retejo ipernity mem:
"Ipernity estas la ideala servo por kunhavigi en interreto ĉian vian
ciferecan enhavon.
blogo + fotoj + filmetoj + sonaĵoj + ĉiaj aliaj dokumentoj finfine estos
bone gastigataj kune en sama loko, haveblaj por ĉiuj.
ipernity celas:
- familiojn kaj amikarojn por privata kaj tute konfidenca kunhavigo,
- aŭtorojn kaj artistojn por disponigo de verkaroj al granda publiko.
ipernity ebligas facile organizi vian enhavon, interŝanĝi opiniojn, resti en
kontakto kun viaj proksimuloj ... ipernity ankaŭ estas unika ejo por distriĝo, renkontiĝo, malkovriĝo de novaj talentoj, aŭ tutsimple por umi kun
amikoj kaj familio.
Donu novan vivon al enhavo, kiu dormas en viaj durdiskoj, kaj aliĝu al nia
simpatia komunumo.
Ipernity tute esperantigita kaj jam multe da esperantistoj kaj esperantaj
organizoj uzas ĝin. Tio helpas pli facile sciigi aliajn pri niaj aferoj. Estas la "reto" de esperantistoj kaj ĉiu havas novaĝ-listo pri la novaj
fotoj, muzikon aŭ artikoloj. Do kiam ni aldonos io al la paĝaro aliaj estos
sciigitan pro tio aŭtomate.
Do mi kreis novan konton en ipernity.com
Nia paĝo estas atingita per http://esperanto.ie.ipernity.com aŭ
http://www.ipernity.com/home/esperanto.ie
Ne forgesu elekti la lingvon de la paĝaro ĉe la plej malsuba parto de paĝo,
vidu la imaĝon.
Vi jam povas vidi fotojn de nia jarkunveno
http://www.ipernity.com/doc/75886/album/96328 kiujn mi aldonis por komenco.
Eblas aldoni komentoj, fotojn, artikolojn ktp kaj tio estas facile farebla
per ĉiu kiu scipovas generale uzi reton.
Bovolu kontroli!
Se vi volas esti aŭtoro aŭ nur aldoni ion demandu al la Sekretario pri la kontodetaloj do
vi povos ensaluti kaj fari kion vi volas.
Ni povas uzi ĝin por iom da tempo kaj poste ni decidu ĉu taŭgas.
Ruslan Kokorin
Novembro 2008
|
|
|
|