4: Lorcán Ó hUiginn kaj la Movado de 1930 - 1933
Lorcán Ó hUiginn naskiĝis en 1910 kaj ekstudis Esperanton kiam li aĝis 16 jarojn. En 1927 li fariĝis membro de la Irlanda Esperanto-Asocio, kies Prezidanto tiutempe estis F. R. A. McCormack. Kiam li mem fariĝis Prezidanto de la Asocio li multe prelegis kaj propagandis pri Esperanto.
Dum longa tempo Lorcán estis stenografisto en la Irlanda Parlamento. Li instruis Esperanton al aliaj stenografistoj. Tiutempe estis Esperanto-grupo en la Parlamentejo.
En la periodo
1937 - 1939 li disaŭdigis serion da paroladoj de Radio Eireann en
Esperanto, pri la vivo, kutimoj kaj konataj homoj de Irlando. Oni ricevis
multajn leterojn de diversaj Eŭropaj landoj laŭdante la programojn. Oni
ofte vigligis ilin per muziko kaj kantoj kaj ili pliboniĝis dum la tempo
pasis.
Bedaŭrinde li
elmigris al Kanado kie li daŭrigis sian laboron por Esperanto kaj eldonis
kelkajn librojn. Oni nomis lin unu el la plej bonaj esperantistoj en
Kanado kaj donacis al li rozbukedon kaj premion.
Antaŭ ol li mortis (6an de decembro 1985) Lorcán donis la jenajn konsilojn al irlandaj esperantistoj:
- Ne ŝanĝu la Zamenofan lingvon, tio estas, ne enkonduku novajn radikojn nek gramatikaĵojn sen la konsento de la Lingva Komitato.
- Fondu kason, eĉ malgrandan, por specialaj celoj.
- Aranĝu vendadon de Esperantaj libroj en urbocentra librovendejo.
- Daŭre informi oficialajn instancojn pri Esperanto.
En julio 1932, pro peto de la Irlanda Ligo de Katolikaj Esperantistoj, la semajna jurnalo The Irish Catholic komencis publikigi rubrikon pri Esperanto kaj Esperantaj aferoj. Ĝi daŭris seninterrompe ĝis la fino de 1937.
En 1931 la unua
Esperanto-klubo por skoltoj estis fondita. Ĝi nomiĝis La Sankta
Patrika Klubo. En septembro 1932 la gazeto The Catholic Scout komencis publikigi serion da Esperantaj lecionoj. En la sama monato
multaj skoltinoj komencis studi Esperanton kaj fondis la Skoltinan
Esperanto-Sekcion. En oktobro 1932 la skoltoj komencis
Esperanto-kurson.
En novembro 1932
la dua klubo por skoltoj, la Sankta Aŭgustina Klubo fondiĝis. En
1933 The Catholic Scout presigis artikolojn en Esperanto, kaj en la
sama jaro la skolta administrado anoncis ke Esperanto estas jam agnoskata
kiel unu el la lingvoj por la skolta interpretista insigno.
Dum tiu tempo entuziasma juna esperantisto, S-ro Sean Mullarney, estis nomita oficiala raportisto pri Esperantaj aferoj kaj multe helpis al la skolta Esperanta movado.
Ankaŭ la neskolta
Esperanto-movado progresis dum 1932/33. Oni fondis klubon en Mallow,
kaj en aŭgusto 1932 oni fondis La Nacian Klubon en Ely Place, Dublino,
sole por "fluaj Esperanto-parolantoj". Estis delegitoj en Ballyshannon,
Mallow kaj Belfasto, kaj oni anoncis ke Esperantaj libroj, kaj ŝlosiloj en
25 lingvoj, haveblas en la librovendejo Browne & Nolan. La Linguaphone
Institute (Ireland) Ltd havis bonan kurson haveblan de 3 Grafton Street,
Dublin.
Estis dum tiuj jaroj ke Lorcán Ó hUiginn ankaŭ uzis Esperanton por komercaj aferoj kaj tradukis korespondadon por firmoj. Li fondis Komercan Klubon por tia agado.
En 1933 la Nacia Klubo konstante kunvenis en Berni's Cafe, O'Connell St. Je la
naŭa de januaro 1933 Sean Mullarney parolis al la klubo kaj ricevis
diplomon por Esperanta parolado.
Ĉirkaŭ tiu tempo
la Irlanda Ligo de Katolikaj Esperantistoj disiĝis en tri klubojn -
la Plijunan, la Pliaĝan, kaj la Geskoltan. Ĝia Prezidanto, Pastro
Gaffney, devis translokiĝi al Sligo sed la laboro daŭris. Oni enkondukis
interesan eksperimenton, la Cirkulantaj Gazetoj. La ĉefoficejo
sendadis gazetojn senpage al iu esperantisto, kiu siavice sendis ilin al
alia samideano, kaj tiu al alia, kaj tiel plu. Oni ankaŭ aranĝis
konkursojn. Por unu esea konkurso la premio estis aviadila flugo super
Dublino.
En aprilo 1933 eminenta esperantisto, D-ro Solzbacher el Cologne, vizitis Dublinon kaj renkontis la Urbestron kaj Eamon De Valera, la Ĉefministron. En decembro 1933 Lorcán Ó hUiginn ekinstruis Esperantan kurson en la School of Commerce, Parnell Square. En la sama decembro, la dekduan, okazis la Jarkunveno de la Irlanda Esperanto-Asocio kun grandnombra ĉeestantaro.