14: Eŭropa agado
Dum la pasintaj jaroj ni multe korespondis kun irlandaj deputitoj en la Eŭropa parlamento kaj donis al ili plenajn informojn pri la progreso de Esperanto.
Ni korespondis ankaŭ kun la Eŭropa Komisiono.
Dek tri el la dek kvin irlandaj deputitoj jam pli malpli subtenas Esperanton.
Jen la opinioj de kelkaj el ili:
AHERN Nuala,
V/ALE
"Mi scias ke multe da niaj Verduloj estas tre entuziasmaj pri Esperanto
kaj mi ja petos, ke ili donu al mi komentojn kaj proponojn pri Esperanto
por prezenti al la Eŭropa Parlamento."
ANDREWS Niall,
UEN
"Oni devas esplori la koncepton antaŭenigi la uzadon de Esperanto en la
Eŭropa Unio. Se vi opinias, ke mi povos fari ion kiel membro de la
Eŭropa Parlamŭento, ne hezitu kontakti min."
BANOTTI Mary, PPE
"Mi ĉeestis plurajn kunvenojn de Esperantistoj kaj daŭros ĉeesti."
COLLINS Gerald,
UEN
"...rilate la ebla uzado de Esperanto, mi ĝojos konsideri la
Esperanto-aferon kaj laŭeble helpi."
COX Pat, ELDR
"Mi certe konsideros Esperanton kaj la punktojn kiujn vi menciis."
CROWLEY Brien,
UEN
"Dum ni antaŭrigardas al la plia grandiĝo de la Eŭropa Unio, la kostoj
de la tradukservo estos neelteneblaj. Tamen mi opinias, ke se la kultura
diverseco en la Unio ne estos konservata, kvankam ni havos pli grandan
Union, ĝi ne estos pli profunda kaj finfine ni havos domon konstruitan
sur sablo. Eble Esperanto prezentos al ni ŝancon venki kelkajn el
la kuntrenotaj malfacilaĵoj kaj mi daŭre esploros la eblecon uzi la
lingvon. Mi certe daŭre subtenos Esperanton en la Eŭropa
Parlamento."
CUSHNAHAN John,
PPE
"Mi ricevis viajn komentojn pri la uzado de Esperanto kaj mi retenos
ilin en la menso kiam oni diskutos la uzadon de Esperanto en la
Parlamento. Mi daŭre subtenos la uzadon de Esperanto."
FITZSIMONS Jim,
UEN
"Mi certigas al vi ke, kiel membro de la Eŭropa Parlamento, mi subtenos
la evoluon de lingvoj, de minoritataj lingvoj kaj Esperanto. Mi
konsentas kun la celoj de Esperanto kaj mi legis kun intereso pri ĝia
progreso en la lastaj jaroj. Mi demandos ĉu Esperanto povos esti
enkorpigita en unu el la lingvoprojektoj de la EU."
GALLAGHER Pat the
cope, UEN
"La ebla uzado de Esperanto kaŭzas al mi nenian problemon. Mi
bonvenigus tian evoluon kiel mi bonvenigus kompreneble la irlandan kiel
laborantan lingvon en la Eŭropa Unio."
HYLAND Liam, UEN
"Mi notis viajn komentojn pri la uzado de Esperanto en la Eŭropa Unio
kaj subtenas ĝin kiel eble plej multe."
McCARTIN Joe,
PPE
"Mi ja admiras la klopodojn de la diversaj Esperantaj Asocioj tra la EU
kaj viajn celojn akceli pli bonajn komunikojn inter popoloj. Mi
jam surtabligis skribitan demandon pri tiu temo."
McKENNA Patricia,
V/ALE
"Sciigu ke mi sekvos politikon enkonduki Esperanton en la Eŭropan
parlamenton."