Reta Vortaro por la poŝtelfono
Novaj Tekstiloj
Dum longa tempo estas diversaj metodoj uzi esperantajn literojn en retaj paĝoj kaj mesaĝoj. Eĉ eblas uzi Google kaj Facebook kun ioma Esperanta medio. Multaj konsideras la klavarsistemon 'Ek' la plej bona por Windows. Ĝin kreis Jurij Finkel. Nun en versio 3.9 ĝi bone funkcias kun la plej lasta Windows 7. Sed komputiloj nun aperas en multe pli malgrandaj formatoj, libra kaj poŝa. Klavaroj specialaj ekzistas ankaŭ por ĉi tiuj. Se vi uzas poŝtelefonon de la speco "Android" provu la sistemon AnySoftKeyboard. Nia kolego Aaron Irvine kunrespondecas pri la Esperanta versio. Ĝi bele funkcias.
* * * *
ĈEFVERKO de AULD

Garbhan MacAoidh ĵus eldonis duan eldonon de siaj tradukoj de WIlliam Auld. Kun la titolo “William Auld Esperanto Poet" ĝi enhavas tri tradukojn de la ĉefverko en Esperanto de Auld, nome “La Infana Raso” - anglan (redaktitan de István Ertl), skotan kaj gaelan, kun abundaj notoj.
La tiparo en unua eldono estis sufiĉe malgranda. La dua aperas en mola kovrilo, en formato A4 kun tiparo 12-punkta, do multe pli facile legebla.
Oni povas aĉeti ĝin de la retejo www.lulu.com En la serĉilo elektu 'Books' kaj en la apudan sekcion tajpu 'Auld'. Prezo: €12.27 + sendokosto. Ju pli multe da ekzempleroj oni mendas, des malpli la sendokosto.
* * * *
LA ARTO LABORI KUNE
Aperis en januaro 2010 granda festlibro por Humphrey Tonkin, iama prezidanto de la UEA kaj gvidanta laboranto dum sia tuta kariero. Pli ol naŭcent-paga ĝi enhavas eseojn pri lingvopolitiko kaj lingvoplanado, interlingvistiko, esperantologio, historio, movada komunumo, apliko, literaturo, kaj strategio. Ankaŭ enestas kelkaj anekdotoj kaj rememoroj kaj detala bibliografio. Recenzo sekvas baldaŭ
* * * *


