5: 1934/35 - La Oraj Jaroj
Frue en
1934 ILKE komencis premii Diplomojn al Esperanto lernantoj. Estis tri
diplomoj - la Unua, la Dua kaj la Plena. Oni anoncis ke 6 butikoj jam
vendas Esperantajn librojn. Browne & Nolan, Nassau St., malfermis apartan
Esperantan sekcion en sia butiko. The Dublin College, Merrion Row,
decidis aldoni Esperanton al sia studobjektaro. Dume, la konstantaj Notoj en la Irish Catholic atentigis legantojn kiuj korespondas
kun esperantistoj en Eŭropaj landoj ke " la numero 7 devus havi streketon
- 7".
ILKE tiam havis
oficejon ĉe 1 Wellington Quay, Dublino. Ĝi presigis artikolojn fare de
Sean Mullarney pri la slovakiaj Katolikaj skoltoj.
Dum 1934 novaj
esperantistoj aliĝis el Killarney, Cork, Drogheda, Dublin kaj
Ballyhaunis. S-ro M. J. Waldron el Ballyhaunis publikigis konstantan
notojn pri Esperanto en The Connaught Telegraph. En Dublino la
Jarkunveno por 1934 okazis la dekduan de decembro en Wynns Hotel, Lower
Abbey St. La dekkvinan de decembro oni celebris la naskiĝtagon de D-ro
Zamenhof kaj anoncis ke jam 14 butikoj nun vendas Esperantajn librojn.
Oni publikigis en tiu jaro belan Irish Esperanto Annual.
En 1935
ILKE estis tre agema. Ĝia oficejo restis en Wellington Quay, sed ĝi ofte
kunvenis ĉe 3 Ely Place. Ĝia nova komitato por 1935 estis:- Prezidanto -
Pastro P. Parker; kasisto - S-ro Dawson; sekretario - J. M. Rae; aliaj
komitatanoj - H. McNeill, H. Macaulay, Lorcán Ó hUiginn. Oni
jam havis tutan kolumnon ĉiusemajne en la Irish Catholic kun
lecionoj kaj informoj. La dudek sesan de januaro 1935 komenciĝis en tiu
kolumno Facila Kurso de Esperanto, kiu daŭris longan tempon.
En februaro 1935
rekomenciĝis la Esperantaj klasoj en la School of Commerce, Parnell
Square, Dublino, kaj estis ekzamenoj por la Unua kaj Dua Diplomoj en
Dublino kaj Waterford. La Irlanda Esperanta Asocio anoncis tradukservon
Esperantan/anglan, anglan/Esperantan por komercaj firmaoj.
La duan de
februaro 1935 okazis Granda Balo kaj Vistoturniro (speco de kartludo) por
esperantistoj en The Country Shop, 23 St. Stephen's Green, Dublin.
La naŭan de marto
1935 oni trovis novan kunvenejon ĉe 39 Westmoreland St., kiu restis
malferma por informoj dum la tuta tago. En marto la Ekzamenoj de la Royal Society of Arts okazis en ĉiuj ĉefaj urboj de Irlando. Ili
inkluzivis Esperantajn ekzamenojn kiujn multaj entreprenis.
En aprilo okazis
"Parolada Kunveno" ĉe la Catholic University School, 89 Lower Leeson St.,
Dublin, tute en Esperanto. La komitatoj de ILKE kaj IEA kunvenis la unuan
merkredon ĉiumonate.Je la dek oka de majo oni anoncis ke oni havas
"centojn da membroj". La membrokotizo estis po 2s/6d jare (12.5 pencoj
nuntempe, proksimume 1/3 eŭro).
Granda Ekskurso
pertrajna al Bettystown okazis la sepan de julio 1935. La vetero estis
belega, la suno brilis. Ses tagojn poste oni aŭdis ke Hitler tute
malpermesas Esperanton en Germanio.
Oni anoncis kunvenojn ĉiun lundon en Westmoreland St., sed anoncis ankaŭ ke estas "manko da mono".
En la Irish Catholic la Facila Esperanta Kurso finiĝis ĉe leciono 33, kaj anstataŭis ĝin "Facilaj Legadoj". Kurso komenciĝis en la Technical School, 18 Parnell Square, Dublin, kaj oni sin preparis por la R.S.A. diploma ekzameno.
La kvinan de
oktobro 1935 oni nomis S-ron D. Ó hEachaidh administanton de la gaela
fako de ILKE, kaj la dek naŭan de la sama monato okazis plia Vistoturniro
kaj Balo, kun granda ĉeestantaro. Plia "Parolada Kunveno" okazis en
Dublino la dudek duan de oktobro. Sean Ó hEideain el Naas parolis.
En Belfasto, la duan de novembro 1935, Esperanto-klaso komenciĝis en la CYMS Halo, St. Paul's Parish, kun 17 lernantoj. Instruis ĝin S-ro Hugh Campbell. En Dublino okazis "Meleagra Turniro" en The Country Shop je la dudek tria de novembro. Estis 21 premioj.
En Decembro oni
celebris la Zamenhofan Naskiĝtagon je la dekkvara, kaj je la dekoka
okazis la kvara Jarkunveno en Wynn's Hotel. Pastro P. Parker prezidis,
kaj poste oni ĝuis bonan vespermanĝon.
Do, la jaroj 1934/35 finiĝis kun multe da agado kaj multe da membroj - la oraj jaroj.
Ĉapitro 6: 1936 -
39 kaj la dua Mondmilito
Reiro al la Enhavo