Dublinanoj

James Joyce (Ĝamz Ĝojs) naskiĝis en Dublino, Irlando la 2-an de februaro 1882.  Ano de tre granda familio li  sukcese studis lingvojn en lernejo kaj universitato kaj interesiĝis pri teatro.   Li instruis en Dublino kaj poste Zurich kaj Trieste.  Li eldonis la novelojn Dubliners en 1914, la romanojn Ulysses en 1922 kaj Finnegans Wake en 1939.  Li mortis en 1941.   Kvankam li devis strebi longtempe por eldoni la verkojn kaj akiri aprobon, lia verkaro finfine multe influis modernan literaturon.