99 - Brajlo

En la pariza "Instituto por Blinduloj", fondita en 1784 kiel unua tiuspeca organizo en la mondo, la juna Louis Braille komplikmaniere lernis legi helpe de grandaj reliefliteroj, sed ne povis mem skribi.


Des pli li estis entuziasmigita, kiam unu tagon kapitano Charles Barbier vizitis la lernejon kaj prezentis ian "nokto­skribon".

Por doni ordonojn al soldatoj en malluma nokto nerimarkate de la malamikoj, li inventis komplikan silaban skribaĵon kun palpeblaj punktoj kaj strekoj.

Kvazaŭ obsede Louis laboris tri jarojn por simpligi tiun sistemon kaj fari ĝin praktike uzebla.

En la jaro 1825 la baza formo de la "skribo por blinduloj" estis preta, kiu hodiaŭ portas la nomon de Braille. Ĉiujn literojn ĝi kodas per nur ses punktoj, kiujn oni pregas en la paperon, grifele, skribmaŝine aŭ komputile, tiumaniere ke oni povas palpi ilin poste per fingropintoj.

(el artikolo en Scienca Revuo)

pregi : teknika termino - doni definitivan formon al peco (kutime de metalo) premante ĝin per tre forta premo inter patrico kaj matrico

99 - Braille

In the Paris "Institute for the Blind", founded in 1784 as the first such organisation in the world, the young Louis Braille learned to read in a complicated manner using letters in relief, but he himself couldn't write anything.

So he was all the more enthusiastic when one day captain Charles Barbier visited the school to present a kind of "night writing".

In order to give commands to soldiers on dark nights unnoticed by the enemy, he had invented a complicated syllabic writing using dots and lines.

As if possessed, Louis worked for three years to simplify that system and make it useful and practical.

In the year 1825 the basic form of the "writing for the blind", which today bears the name of Braille, was ready. It codifies each letter with just six dots which can be impressed onto paper using a stylus, typewriter or computer, in such a way that they can then be felt by the fingertips.

(from an article in Scienca Revuo)

impress : technical term - give definitive form to an item (usually of metal) by pressing it very forcefully between a die and stamp.


right