95 - Rezulto proporcia

La 28an de junio okazis ĝenerala balotado en Albanio. Oni uzis anstataŭ
majoritata novan elekto-kodon, proporcian-regionan, aprobitan en februaro.


La antaŭa majoritata sistemo celis
malpliigi parlamentajn partiojn, sed provokis fortajn protestojn. Koleris aparte la Socialista Movado por Integriĝo, estrata de Ilir Meta, kiu disiĝis antaŭ kvin jaroj de la Socialista Partio de Edi Rama, urbestro de Tirano.

Kiel atendite, la rezulto estis komplika. La dekstra demokratia koalicio akiris 70 el 140 deputitoj, do egale al la koalicio maldekstra.


Tial la Socialista Movado por Integriĝo, kun kvar mandatoj, akceptis la proponon de Sali Berisha, la aktuala demokrata ĉefministro, por kune fondi novan registaron.


Tiel solviĝis la politika krizo kaj la nova registaro, aprobita de nova parlamento frue en septembro, unuafoje enhavos dekstrulojn kaj maldekstrulojn.


(el artiloko en Monato)

95 - Proportional result

A general election took place in Albania 28th June. Instead of a straight majority system they used a new system of election, proportional-regional, which had been approved in February.

The previous majority system aimed to reduce the number of parliamentary parties, but provoked strong protests. It particularly angered the Socialist Movement for Integration, led by Ilir Meta, which five years ago split from the Socialist Party led by Edi Rama, Mayor of Tirana.

As expected, the result was complicated. The rightwing democratic coalition gained 70 of 140 seats, so equalled the leftwing coalition.

Therefore the Socialist Movement for Integration, with four seats, accepted the proposal from Sali Berisha, current democratic Prime Minister, to jointly form a new government.

Thus the political crisis was solved and for the first time the new government, approved by the new parliament early in September, will have members from the right and the left.

 

 



right