Orienta astronomio


La ĉina astronomio estas unu el la du plej antikvaj (la alia estas la mezopotamia), sed certe la plej longdaŭra registrado de la ĉielo.

La plej frua konata registro de suneklipso venas de Ĉinio, el la jaro 2136 aK. La ĉinaj astronomiaj observoj kovras seninterrompe preskaŭ tri jarmilojn ĝis la nuna tempo.

La ĉina kalendaro aĝas preskaŭ kvar jarmilojn kaj estas, kiel la hebrea, kombinita luna kaj suna, bazita je precizaj astronomiaj observoj. Sed ĉinaj astronomoj registris ne nur la kalendarajn periodajn fenomenojn, sed ankaŭ rarajn okazaĵojn kiel kometojn kaj gasto-stelojn (novaoj), unu el kiu estas la fama supernovao de la Krabo en la jaro 1054, kiu ne estis menciita en eŭropaj fontoj.

Kiam en mezepoka Eŭropo la evoluo de astronomio estis bremsita de la eklezio, ĝi floris en Ĉinio kaj sekve en Koreio kaj Japanio.


(el prelego de Armi Wandel dum Internacia Kongresa Universitato 2007. La libro de IKU 2007 estas havebla rete de UEA)

Eastern astronomy


Chinese astronomy is one of the two most ancient mappings of the sky (the other being Mesopotamian), and certainly the most long-lasting.

The earliest recorded eclipse of the sun was noted in China, in 2136 BC. Chinese astronomical observations are uninterrupted for the last three millennia.

The Chinese calendar is nearly four thousand years old, and like the Hebrew calendar it is a combination of lunar and solar calendars, based on precise astronomical observations. Chinese astronomers did not register just regular phenomena, but also rare events such as comets and super-novae, one of which was the famous supernova in the Crab Nebula in 1054, which was not mentioned in European sources.

Whilst in the dark ages the development of European astronomy was halted by the church, it blossomed in China, and later on in Korea and Japan.