Robota mano


Japanaj sciencistoj de la laboratorioj ATR Computational Neuroscience en Kioto prezentis robotan manon tute regatan de la pensoj de la uzanto. Tiu mano imitas la movadon de la natura mano pere de realtempa analizo de la cerba aktiveco.

Partoprenantoj en ekperimento faris 'ŝtonan, paperan aŭ tondilan figuron' per la dekstra mano. Skanilo registris la respondan cerban aktivecon, mezurante sangan fluon en la cerbo.

La informoj estas plusendataj al komputilo kiu regas la robotan manon.  Post mallonga   trejnado la komputilo povas asocii la cerban aktivecon kun la farita figuro.


Kiam la homo faras pugnon (ŝtonon) la komputilo instrukcias la robotan manon fari same, uzante nur la cerban signalon.


Kvankam la metodo funkcias malrapide kaj estas multekosta, ĝi reprezentas gravan mejlŝtonon en konstruado de protezoj regataj de la pensoj de la uzanto.

(el artikolo en 'Monato')

Robotic hand


Japanese scientists from the ATR Computational Neuroscience laboratories in Kioto have produced a robotic hand controlled only by the thoughts of the user. The hand imitates the movement of a natural hand by means of real-time analysis of brain activity.

People taking part in the experiment made 'stone, paper or scissors' shape with the right hand. A scanner recorded the corresponding brain activity by measuring blood flow in the brain.

The information was forwarded to a computer which controlled the robotic hand. After a short period of training, the computer could associate the brain activity with the shape being made.

When the person made a fist (stone) the computer instructed the robotic hand to do the same, using only the signals from the brain.

Although the method works slowly and is expensive, it represents an important milestone in the construction of prostheses controlled by the thoughts of the user.