El Gvidlinioj pri informado pri Esperanto

Celoj : konsciigi la publikon pri la problemoj


Ĉia informado pri Esperanto estas senperspektiva, se la celgrupo ne konscias pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj la ne­demokratieco de la nuna internacia lingva ordo.

La unua celo de la informado devas sekve esti ke la generala publiko malkovru la fundamentan nedemokratiecon de komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn sed postulas de aliaj jarojn da penoj por atingi tamen malperfektan lingvoscion.


En la strebado estigi diskuton pri lingva egaleco kaj lingvaj rajtoj troveblas multaj potencialaj aliancanoj kun similaj celoj. Ekzistas multaj sciencaj verkoj pri la efikoj de lingva neegaleco je tutmonda, loka kaj individua niveloj.

Indas, ke respondeculoj pri informado bone trastudu la temon. Por ŝanĝi la realaĵojn necesas unue gisfunde ekkoni ilin.

 

From Guidelines for informa­tion about Esperanto

Aims : to make the public aware of the problems

Any information about Esperanto is pointless if the target group is unaware of the existence of linguistic inequality and the undemocratic nature of the present linguistic order.


It follows that the first aim of information must be to reveal to the general public the fundamental lack of democracy in a commu­nication system which gives life-long privilege to some while demanding from others years of effort to acquire an imperfect knowledge of a particular language.

In attempting to start a discussion on linguistic in­equality and language rights, many potential allies with simi­lar aims can be found. There are many scientific works on the ef­fects of linguistic inequality. at international, local and indi­vidual levels.

For those responsible for information, the subject is worth studying carefully. To change reality it is first neces­sary to get to know it in depth.