Arktaj ursoj

La blankaj ursoj migradas dum sia tuta vivo, ĉiun tagon (krom kiam ili dormas aŭ ripozas): de la suda pinto de Gronlando supren laŭ la orienta marbordo, preterire la nordan poluson, transe al Siberio, poste pluen al Alasko.  De tie, trans la insuloj troviĝantaj apud Kanado reen al suda Gronlando.  Tiajn enormajn distancojn ili migradas kune kun la glacio, sur kies bankizoj ili vojaĝas.

La vintron ili travivas dormantaj.  Komence de novembro la arktaj ursoj enfosas sin en neĝkavernon kaj iĝas enŝlositaj de neĝamasoj.  La propra varmeco de urso ekvilibriĝas je korpotemperaturo iom super 0o de Celsio - eĉ la plej akra ŝtormo ĝin ne povas atingi kaj ĝeni.  Kiam en marto la ursoj eliĝas el la dumvintra neglogejo, ili estas tiom maldikaj, ke la homoj en nordaj regionoj longan tempon kredis, ke ekzistas du specioj de blankaj ursoj.

Polar bears

Polar bears migrate throughout their entire lives, every day except when sleeping or resting: from the southern point of Greenland upwards along the east coast, going beyond the north pole, across into Siberia, then continuing into Alaska. From there, across the islands situated near Canada on again to southern Greenland. They migrate over these enormous distances with the ice, on whose floes they travel.

They survive the winter by sleeping.  At the beginning of November polar bears dig themselves into a snow cave and become locked in by piles of snow.  The heat of the bear itself balances at a body temperature just above 0o Celsius - not even the severest storm can reach or disturb it.  When the bears emerge in March from their snow dens, they are so thin that the people in northern regions believed for a long time that there were two species of white bear.